Cxapitro 1(peco 1): Guto de amo

Nomo de la ĉapitro promesas guton de amo. Kaj vere, la aŭtoro prenis ĝin el retadreso de aminda knabineto Brigitte, kun kiu li ekkorespondis - heroino de la libro.

                                                     Ĉapitro 1

                                     Guto de amo

     En februaro 2006 komenciĝis varbado al internacia E-festivalo Velura sezono, okazonta en Jalto tiujare fine de junio. La dua, kiu registriĝis en paĝaro de la festivalo, estis francino Brigitte Monfort, kiu lasis neniujn informojn pri si, kaj mi tuj sendis al ŝi demandleteron ĉi-rilate, al kiu ŝi respondis samtage.

   La unua aligxinto estis Maksim Sxabala, komputisto, kiu kreis kaj priservas la retejon. Mi opinias, ke li meritas kelkajn vortojn, cxar estas persono ne ordinara, cetere kiel multaj el esperantistoj. Maks logxas en vilagxo Voskobojniki en Poltava region. Tie li instruis informatikon en vilagxa mezlernejo kaj ankaux gvidis E-kurson. Mi ne scias, kiom sukcese, sed almenaux unu el liaj bonaj lernantoj mi konas. Maks estas bona auxtoro de kantoj, kiujn li plenumas je gitara akompano. Tiajn oni nomas cxe ni bardoj. Li igxis sperta komputisto kaj nun laboras en Moskvo. Brigitte skribis al li tuj post la registrigxo, sed kiam komprenis, ke li ne estas jaltano, perdis intereson korespondi kun li.

   Brigitte respondis al mi kaj komenciĝis nia interkorespondado. Mi aperigas pecojn el niaj leteroj, preskaux ne ŝanĝante ŝiajn leterojn por konservi la lingvaĵon.

 

-----Original Message-----
From: brigitte monfort [mailto:gutodeamo@gmail.com]
Sent:
 February 02, 2006 2:48 PM  

To: Jefim Z
Subject: Unua mesagxon 

      Saluton ! Kiel vi fartas ? Cxu vi volas scii mian agxan?  Mi timas, ke se mi dirus al vi mian agxan vi cxesos skribi al  mi.                                                                                                Mi multo vojagxas kaj  havas multojn da  geamikojn. Sed mi povas diri ke mi estas tro juna, pli juna ol vi pensas !!! Sed mi havas kapon de kreskulon, kaj  mi sxatas paroli pri filozofio, scienco, matematiko... Vi demandis se   mi estas lernantino aux studentino... "Well"...Mi estas lernantino de iuj kaj mi estas instruisto por  aliaj...sed pri E-o mi pensas ke mi ankoraux estas lernantino.                                                                                                                   Bonvolo parolu  iomete pri vi. Cxu vi estas bela ? De kien  vi skribas ?...mi vizitas multojn da retadresoj  ke   mi ne memoras  kiel vi havas mian retadreson...Mi tre junulino,  mi sxatas muzikon, komputilon, lingvojn, mi parolas Esperanton,  Portugala  , Angla kaj iomete la franclingvo.
 Mi havas tre  lindajn piedojn, mi estas cxiam vojagxante,  sed vi povas skribi cxar mi estas cxiam kun mia portebla komputilo. 
 Mi sendas 2 kisojn al vi ! 
 Samideanino via, Brigitte Noireau Monfort 

        Kiel la leganto vidas, Brigitte estas komencanto, ŝi faras multajn erarojn. Sed je sia aĝo  ŝi estas neordinara knabino. Tial mi volonte daŭrigis la korespondadon. El miaj leteroj al ŝi mi forigis korektojn de ŝiaj multegaj eraroj, la leganto mem kapablas ilin diveni.

 

 ??: ???? [tero@yalta.us]
??????????: 3 ???????
2006 ?. 17:04
????:
brigitte monfort
????: RE: Unua mesagxon 

   

  Saluton, kara juna longpieda guto de amo! 

 Vian retadreson mi trovis en pagxaro de la Internacia festivalo "Velura Sezono", kiu okazos en Jalta en junio.  Jalta estas la plej populara ripozurbo de Rusio kaj Ukrainio. Gxi situas en duoninsulo Krimeo cxe la Nigra Maro.

    Mi estas gvidanto de E-klubo en Jalta. Mi tute ne estas juna.  Sed mi sentas, ke vi estas interesa hometo. Cxu vi ne estas kontraux korespondado kun la plenkreska homo? 

Vi skribas, ke iomete parolas france. Cxu vi ne estas francino?  Aux cxu vi sxercas? 

Ne timu skribi vian agxon. Mi bezonas scii  gxin  por elekti por vi korespondanton en mia E-klubo. Mi kontrolis vian leteron kaj korektis la erarojn. 

  Atendas vian respondon, amike - Jefim 

  

-----Original Message-----
From: brigitte monfort [mailto:gutodeamo@gmail.com]
Sent: Saturday, February 04, 2006 2:48 PM
To: Jefim Z
Subject: La plej belaj piedoj el mondo
 

Saluton!

Karulo amiko mi sxatis ke vi korektis miajn erarojn.

Mi ankaux akceptas ke vi opinii ke mi estas malbela, sed se vi volas min fari kolera  diru ke miaj piedoj estas malbela. Mi havas la plej belan piedojn el mondo , ili ankaux estas flarinda , mirinda, tiklindktp. Mi skribis ke miaj piedoj estas lindaj, kaj vi korektis al longaj. Miaj piedoj estas perfektaj, lindaj signifas: "beautifull",  "pio bela",  "très belle, merveilleux", " Meine füsse sind schön", "I miei piedi sono bei", "??? ???? ??????????", "Τα πόδια μου είναι όμορφα".. Mi skribis en plurajn lingvoj MIAJ PIEDOJ ESTAS TRE BELAJ.   Ne forgesu !!!

Venonta  fojo  mi sendos al vi foton de miajn  flarinda, mirinda, tiklinda, tusxinda..ktp  piedoj ( Did you understand ?) Cxu komprenis ? Vokas  min malbela sed NE parolu malbone  de  miaj piedoj.

    Mi adoras paroli kun kreskulo cxar mi multo  lernas, la knaboj de mia agxa  havas nenion ene kapo.  

    Ho! mi estas franculino, mi naskigis  en St. Etienne, sed mia patro multo vojagxas, kaj mi malofte estas en Francio, mi diras ke mi paroli  iomete la franclingvo, sed mia franclingvo estas terura " Et toi ? Parlez vous français? "  Eu falo melhor o português do que o françês..( Mi parolas plibone la portugala ol la franclingvo ).

    Mi sendas al vi foton de mi, kaj mi esperas ke vi ne  cxesos skribi nur cxar mi estas eta knabino. Mi komprenas vivo  pli bone ol multaj kreskulo  kiel vi ! Cxu ni povas paroli pri io ajn temo aux vi ne parolas pri religio, futbalo, politiko. Mi malamas  politikon. Mi estis en Brazilo, karulo se vi konus ties politikulojn....

   Nun mi estas en Finnlando - Helsinko, cxi tie estas tre malvarma...

   Ho! rakonto al mi kiel kaj por ke vi eklernis Esperanton, gxis  !

 PS:  Laux  PIV linda signifas : Alloge placxaspekta. ~ul(in)o.  > beleta.

 

La unua ŝia foto kortuŝis - la vizaĝeto vere estas saĝa kaj simpatia. Vidu mem.

                                                                      

                                                                                  Rigardo de Brigitte

 

??: jefim
??????????: 4 ???????
  2006 . 23:15
???? : brigitte monfort
????: RE: La plej belaj piedetoj en la mondo

    Ho, posedanto de la plej belaj piedetoj en la tuta mondo!

 Mi estas  gxoja, ke vi estas tia juna.  Versxajne 9-jara? Vi estas tre sagxa knabineto.  Sed vi malbone scias esperanto-gramatikon. Tamen mi tutegale komprenas cxion, kion vi skribas. Do, mi estu via E-instruisto koresponde, cxu ne?  En pagxaro de la festivalo www.jaltaespero.narod.ru , kien vi sendis vian adreson, estas multe pri Krimeo kaj Jalta. Mi esperas, ke iam vi vizitos nin kaj partoprenos la festivalon. Cxi-jare la festivalon partoprenos JoMo. Cxu vi auxdis pri li? Li estas franco Jean Marc Leclerc el Tuluzo, kiu kantas en 30 lingvoj (tial lia nomo estas en la Ginness-libro de rekordoj). Li estas bonega esperantisto.              Mi pensas, ke viaj gepatroj ne estas esperantistoj, ke vi eksciii pri esperanto el reto, cxu ne? Kio estas ilia laboro?  Bonvolu rakonti pri via familio.                                                     Saluton al viaj piedetoj - via amiko Jefim                                                                              P.S. Vi estas tute prava. Mi ne sciis vorton Linda kaj tial pensis, ke gxi estas en portugala lingvo kaj signifas longa.  Do vi instruis gxin al mi!

 -----Original Message-----
From: brigitte monfort [mailto:gutodeamo@gmail.com]
Sent: Tuesday, February 07, 2006 9:48 PM
To: Jefim Z
Subject: Amiko kaj instruisto, cxu ?

Saluton ! Mi saltas kaj salutas vi sur foto!

Mi konsentas, ke vi estu mia E-instruisto koresponde. Mi konas Jean M. Leclerc nur laux nome...  Karulo amiko cxu mia E-o estas terura? Mi sxatus plibonigi mian E-on, kaj kore dankas vian helpon. Vi pravas mi eklernis E-on per reton.                                                    Mia patro vendas specialan meblojn por logxejo kaj hoteloj, ni multo vojagxas, mi "konas" pli da tridek landojn. Mia patrino donas prelego pri kiel paroli publike.  Mia familio estas malgranda, estas nur mi, miaj gepatroj kaj mia instruistino Shara...                                                   Ho !!  Mi ankaux havas avinon kiu aperas de tempo al tempo, sxi  nomigxas Marie, sed nur mi povas vidi sxin, sxi elkarnigxis en 2000.                                                                           Mia nova amiko, mi sendas al vi  foton,  sur foto  mi estas kun artajxojn, mi adoras artojn, mi kantas, ludas gitaron, farbas sur cxemizojn, mi ankaux havas kelkajn pentrajxojn... Ho! Mi verkis kelkajn muzikojn, cxu vi legas partiturojn ?...

 "C' tout"   (Estas tute) ...por hodiaux venonta leteron mi rakontas pli pri min...  

Ho! ( I just loved your on my feet , thanks !)  Mi tre dankas por salutojn al miaj piedojn, gxi estas mian  malforta punkto...

 Mi sendas  plurajn kisojn saporo..banano! 

 Ha!  Nun mi estas  en Brazilo, mi restos cxi tie kelkaj da tagoj. 
   Samideanino via ,  Brigitte Noireau Monfort

 


 

 

                             Brigitte pentras

 

??: ???? [tero@yalta.us]
??????????: 8 ???????
2006 ?. 22:41
????:
brigitte monfort
????: RE: Amiko kaj instruisto, cxu ?
 

Saluton, et-ul-in-njo!

  Mi faris la vorton el 4 sufiksoj.

Vi estas sagxa knabineto, se dankas min pro la helpo korekto de eraroj. Cxu  eble vi estas indigo-infano? Cxu vi scias, kion tio signifas?

 Kion instruas al vi Shara?

 Vi skribas pri la reenkarnigxo. Cxu vi eksciis pri tio en Brazilo, kie spiritismo estas populara?

 Kiam vi eklernis esperanton en reto? Cxu mem aux iu konsilis al vi?  Cxu vi partoprenis iujn internaciajn Esperanto-arangxojn? Baldaux ni scios pli multe unu pri la alia kaj korespondos pri iuj konkretaj temoj, se vi volas.

 Pri miaj interesoj.  Mi estas profesia matematikisto. Krome, mi estas preskaux profesia esperantisto, cxar instruas esperanton, recenzas E-diskojn, verkas artikolojn. Min ankaux interesas esperantistoj-mondvojagxantoj. Nun jam 3 jarojn tra la mondo petveturas miaj geamikoj  - pola paro Majxena kaj Vojtek. Kaj 9-an de januaro komencis 5-jaran piedmarsxon tra la mondo italo Marino. Somere li estos mia gasto.

      Mil kisetojn al la piedetoj via nova  amiko Jefim.

Mi sendas  foton. Cxu mi skribis al vi, ke pasintjare somere mi veturigis grandan grupon (12 homoj) al IJK (Internacia Junulara E-kongreso) en Pollando? Sur la foto estas parto de jalta grupo kun JoMo, la unua de dekstra flanko estas mi, la kvina - JoMo.

  Mi scias, ke inter la legantoj estas esperantistoj, al kiuj nomo Brigitte Monfort estas konata. Iuj ecx korespondis aux korespondas nun kun sxi. Mi petas cxiujn, kiuj iel kontaktis Brigitte, rakonti siajn impresojn pri sxi. Skribu al jefim_z@mail.ru

 Ankaux de cxiuj aliaj, kiuj eklegis la libron, mi atendas reehxojn. 

                   

.