Cxapitro 2 Donaco en la naskigxtago

La auxtoro kaj Natali senpacience atendas alvenon de la gastoj. Tiutempe la auxtoro ricevas de Brigitte multajn belajn fotojn, sed sxia letero timigas lin.

??: ???? [tero@yalta.us]

??????????: 11 ????? 2006 ?. 15:44

????: cikonio@gmail.com 

????: de Jefim el Jalta 

????????: ???????

Kara Rikardo!

 Mi estas gvidanto de jalta E-klubo "Tero" kaj instruisto de Natali.  Sxi estas unu el  la plej bonaj miaj E-lernantinoj. Mi sxin estimas, cxar sxi estas modesta, kapabla, sincera, honesta junulino, aktiva esperantistino.

 Mi estas felicxa, ke vi baldaux alveturos. Unue, cxar vi povos  renkontigxi kun la novaj kursanoj kaj via vizito estos tre utila por pliaktivigi ilin.  Due, cxar kun vi, mi tre esperas, venos mia korespondamikino Brigitte, mirakla infano, kiun mi ekamis.

   Mi sendis al vi leteron pri tio pere de Brigitte, sed sxi versxajne forgesis transdoni gxin al vi.  Mi atendas vian urgxan respondon.

Amike – Jefim

 

-----Original Message-----
From: sorge richard [mailto:cikonio@gmail.com]
Sent: Monday, March 14, 2006 2:47 AM
To:
????
Subject: alveno Jalton
 

Kara Jefim! 

    Mi dankas vian mesagxon. Mi estos alvenate Jalton je Sabato kaj restos cxe hotelo. Kiam mi alvenos mi telefonos al Natali, do ni povas renkontigxi por longa babilado. Mi ne parolas rusan lingvon, mi parolas la angla, la portugala, la franca, iomete de la greka...

  Mi volas resti cxirkaux  20 tagoj en Jalto. Ni estas tri personoj:  mi, Brigitte kaj Maria, eksa amikino, mi alportos Marian pro zorgi Brigitte dum mi promenos kun frauxlino Natali.

  Mi kaj Brigitte havas tro multan komuna, mi eksplikos al vi kiam ni renkontigxos.  Sxi estas tre stranga laste, sxi scias, ke io tre grava okazos...mi ne sukcesas eltrovi, sxi klopodas por aspekti bona...mi esperas ke kiam sxi renkontos Natali cxio revenos al normala.

mi sendas unu grandan brakumo al vi...Gxis  kaj dankon por cxio. 

Rikardo Sorge 

  

-----Original Message-----
From: brigitte monfort [gutodeamo@gmail.com]
Sent: March 15 2006  2:48 AM
To: Jefim Z
Subject: MI PETAS PARDONO

Saluton!

   Mia karulo amiko mi ne povas longe skribi al vi, sed morgaux skribos tre longan mesagxon.

   Mi volas ke vi scias ke mi cxiam amos vin. Vi estas tre grava por mi kaj se estus eble, mi kore permesus ke vi pasus tempon se vi volus tiklante  min sur plandoj. Mi sendas foton  kun balono, gxi estis en Canado,  sur tiun foto aperas iomete de miajn lindajn piedetojn....   Gxis. El mia proksima mesagxo vi komprenos, sed ne forgesu, ke MI CXIAM AMOS VIN….

 

    Tiutempe mi ĉiutage kontaktis Natali. Iun tagon sxi montris al mi alsenditan novelon de Brigitte pri trajno de vivo, kiu de tempo al tempo haltas por liveri mortintojn  alimonden. Mi tiam perceptis ĝin, kiel vican rakonton de Brigitte pri elkarniĝo. Ja Brigitte kaj Rikardo ofte  skribis al Natali pri spiritismo. Sed sekva letero maltrankviligis min.

 

 -----Original Message-----
From: brigitte monfort [mailto:gutodeamo@gmail.com]
Sent: Thursday, March 16, 2006 2:36 AM
To: Jefim Z
Subject: AMODEKLARO

Saluton ! 

   Mia tre karulo amiko!  Kiel vi fartas? Cxio Bone !

  En cxi tiun leteron mi sendas al vi plurajn fotojn de mi... Sur la foto en kiu mi estas kun cxapelo kaj pafilo, tiun foto estis  farita en Cxinio. Sur foton kiu mi aperas de malhela blua kaj nigra, estis en Novajorko dum festo de "Hallowe'en" .  Sur foton en kiu aperas mian vizagxon, mi prenas mian rozan simion,  simio ne aperas cxi tie...mi  montras al vi unu el miajn plibone rideton....

Se vi volas kontakti iu E-isto en Brazilo, vi povas kontakti mia plibone amiko el Brazilo Ulysses Baldez  pacakolibro@gmail.com.

  Jefim, ne gravas kion okazos, vi estos cxiam ene mia koro, mi tre amas vin, kaj mi  mense brakumas kaj kisas vin milde sur vizagxon....

   Bedauxrinde mi devas eltrajnigxos...sed  kiam vi eltrajnigxos mi estos atendante je trajnastacio...ne zorgu se vi ne komprenas cxi tion mesagxon nun, sed vi komprenos gxin en du, aux tri tagoj...pardonas min se mi ne povas esti tiel klara..NE forgesu mi cxiam amos vin.......

Gxis mia karulo amiko...ne estu timiga kontakto Ulysses, li scias ke mi donis lian retadreso al vi....Estu forta  cxar mia fratino Natali bezonos vian apogon, vian paciencon.....gxis...unu tre varma kiso sur via koro............. BRIGITTE  NOIREAU  MONFORT

 

 

Яндекс.Метрика