Kiel mi farigxis esperantisto*)

Popece el mia memoro

      En 1957 en Moskvo okazis Internacia festivalo de junularo kaj studentoj. Ĉar al la festivalo  aliĝis ankaŭ esperantistoj el diversaj landoj, la registaro decidis montri, ke en Sovetunio esperanto ekzistas kaj permesis anonci pri ĝi en gazetaro. Tiel post 20 jaroj reaperis malnovaj esperantistoj, kiuj post la teruraj 30-aj jaroj timis elŝovi  verdan nazon. Iuj el ili el ekzilo kaj malliberejoj.

      En tiu tempo mi  studis  en mekanik-matematika fakultato de universitato en granda ukrainia urbo Ĥarkov. Iun tagon, vagante tra la urbo, mi ekvidis surmure anoncon oni proponis lerni internacian helpan lingvon Esperanto kaj aldonis adreson por la kontakto. Mi tuj eksentis, ke estas io interesa kaj skribis tien. Responde oni proponis al mi organizi Esperanto-kurson en la fakultato, kion mi faris, kaj rezulte ĉ.20 studentoj eklernis esperanton. La instruisto  ??? Kotelevcev  estis altstatura maljunulo. En la 37-a, kiam en Ĥarkov okazis arestado de aktivaj esperantistoj, li oficvojaĝis kaj kiam revenis, la planon pri aresto de  esperantistoj oni jam plenumis kaj li restis viva. Li estis aŭtoro de malgranda E-lernolibro, kiun uzis por  instrui al ni rakontis gramatikajn regulojn kaj  skribis la ekzemplojn sufiĉe enuiga metodo. Rezulte la kurson finis nur mi, sed ankaŭ mi malmulton ellernis. Tamen mi prenis de li kelkajn numerojn de gazeto Nuntempa Bulgario, kie estis korespondadresdoj, kaj komencis korespondi en esperanto. 

   Somere mi feriis en mia naskiĝloko,  fama ripozurbo Jalta ĉe Nigra maro, kaj memoras, kiel senrezulte provis surplaĝe instrui esperanton  al la geamikoj, kvankam mem malbone sciis ĝin. Estis fama degeltempo de Ĥruŝĉov, kiam en Jalta unuafoje aperis eksterlandaj ŝipoj kun turistoj, kun kiuj eblis praktiki anglan lingvon. Reveninte al Ĥarkov, mi hazarde renkontis surstrate la instruiston kaj al lia demando pri esperanto facilanime respondis, ke okupiĝis pri la angla tranĉilo koren al la maljunulo. Poste mi eksciis, ke li estis ege malsana kaj baldaŭ mortis, pensanta, ke lia lasta E-kurso estis vana. Tial mi ofte sentis kulpon, ke ne pravigis lian esperon, kaj estonte, kiam iĝis bona esperantisto, tio ĉiam instigis min aktivi.                                                                    Do mi korespondis tiam esperante, portis la verdan  stelon, sed paroli ne povis. Mi memoras, ke  foje venis al kunveno de ĥarkovaj esperantistoj en iu parko kaj  la unua demando al mi en esperanto timigis min. Tamen nun mi komprenas, ke mi estis fakte la unua nova esperantisto en Ĥarkov postmilite. Mi memeras, ke inter miaj korespondantoj estis bulgara ĵurnalisto Trifonov (kie li estas nun?) kaj latvino Kondrare Biruta, kiu revenis al la patrujo de ekzilo. Ŝi skribis al mi, ke organizis enarbare la unuan Baltan E-tendaron, kiun partoprenis ĉ.20 esperantistoj. 

*) Laŭ artikolo en gazeto Komencanto (2006,4).





 

 

.