Mi igxas aktivulo

Kiel ni tiutempe farigxis aktivuloj

                                                  

     Aktiva esperantisto mi iĝis nur post fino de la universitato en la 1961, kiam eklaboris en uzino en apudmoskva urbo Kolomna.  Kiam mi la unuan fojon alveturis la urbon kaj eniris malfruvespere mian ĉambron de la uzina komunloĝejo, mi  ekvidis cxe lito de mia najbaro lernolibron de esperanto. Klariĝis, ke li kun kelkaj aliaj inĝenieroj decidis lerni esperanton. La najbaro estis Ivan Davydkin, elektronikisto, tre edukita homo. Kiam li eksciis, ke mi korespondas esperante, li enmanigis al mi lernolibron de esperanto kaj petis ekinstrui  la lingvon al kelkaj dezirantoj. Por pliinteresigi min, ili veturigis min al moskva Esperanto-klubo.

     En 1962 jaro mi kun la novbakitaj esperantistoj decidis organizi  E-kurson en la urbo. Pasis nur kelkaj jaroj post la fama Kongreso de komunista partio, en kiu estis denuncita kulto de personeco de Stalin kaj partia komitato de mia uzino permesis al ni eldoni afiŝon pri esperanto.  Ni komencis atendi  ĝian aperon el la eldonejo. Post longa atendado ni hazarde eksciis, ke la finfaritaj afiŝoj jam kusxas en urba biblioteko, sed versxajne la politiko de la partio jam sxangxigxis kaj oni decidis ne plu permesi propagandi esperanton.  Ni iris al la biblioteko kaj diris, ke oni sendis nin forpreni la afiŝojn. Samvespere ni urĝe dispendigis la afiŝojn en la plej vizitataj lokoj de la urbo kaj prepariĝis por la prelego, kies loko kaj tempo estis anoncitaj en la afiŝoj. Tiutempe mi ankoraŭ ne parolis esperante, sed legis multajn E-gazetojn. Ĉion, kion mi sukcesis ĉerpi el la gazetoj, mi naïve rakontis en  la longega prelego. Krome mi invitis el Moskvo ĵurnaliston Aleksandr Ĥarkovskij kaj aktoron Nikolaj Rytjkov.

     Al la prelego venis ĉ.500(!) homoj. Mi memoras, ke instruistino de angla lingvo el mezlernejo venigis la tutan klason, por kiu ni poste organizis E-kurson.  Mi kun teruro rememoras, ke la prelego kun arta parto daŭris 5 horojn(!), sed neniu lasis la halon. Sekvamatene komenciĝis registriĝo al la kursoj. Kiam registiĝis 300 homoj, ni ĉesis la registradon kaj decidis organizi 3 kursojn: la urban, en mia uzino kaj en la lernejo. En la uzino decidis instrui mi, en la lernejo Ivan Davydkin kaj al la urbo ni invitis du moskvajn esperantistojn, al kiuj promesis pripagi la vojon kaj instruadon. Ili unufoje veturis al Kolomna (dum 2 horoj), instruis, revenis kaj rifuzis. Rezulte mi estis devigita ekinstrui ankaŭ en la urba kurso. 

    Post kelkaj lecionoj komenciĝis malfacilaĵoj. Homoj venis al la leciono, sed aŭ la pordo estis fermita aŭ oni rifuzis uzi la ejon  je iu preteksto.  Ni ŝanĝis la ejon (kutime estis iu librejo), sed en la nova la situacio ripetiĝis. La samo okazis en la uzino. Baldaŭ ni komprenis, ke tio estas mano de KŜS, Komitato de ŝtata sekureco. Pro la malfacilaĵxoj ni ĉiufoje perdis homojn, cxar ne sciis, kie okazos sekva leciono. Feliĉe baldaŭ komenciĝis varma aprilo kaj la kursanoj translokiĝis al benkoj de stadiono. Ankaŭ ci-tie nin atendis obstakloj oni komencis malhelpi per laŭta surdiga muziko.  Sed post kelkaj lecionoj  al la  surdiganto verŝajne tedis  tion fari aŭ oni decidis ĉesi malhelpi.

   Por instrui mi uzis bonegan lernolibron  Praktika kurso de esperanto por angle parolantaj landoj.  Ivan  repentris ĉiujn bildojn kaj mi sur dorsaj flankoj de la folioj kopiis demandojn kaj respondojn. Rezulte mi povis instrui rektmetode.  La kurson finis ĉ.20 homoj kaj mi mem, ĉar fine de la kurso mi jam scipovis paroli. En la uzino kaj la lernejo rezultoj estis malpli bonaj. Tamen unu el la lernantoj, Leonid Borisov, fariĝis tiam la plej fama kantisto, kiu priservis multajn E-renkontiĝojn.  Tuj post  fino de la kurso mi veturigis 7 kursanojn al BET-4, kiu okazis en  loketo Cesis (Latvio). En la tendaro estis ĉ.150 esperantistoj, inter kiuj ambasadoro de Vjetnamio en Sovetunio  kaj fama Ĉe-metoda instruisto Siitam el Estonio. Sed, ho ve, preskaŭ neniuj gejunuloj

   Tiel komenciĝis mia aktiva E-agado.

*) Laŭ  artikolo en gazeto Komencanto (2006,4) 

Sur la foto, farita en BET-4,  latva esperantisto rakontas, kiel Lenin malgraux granda deficito de papero permesis fordoni paperon por E-eldonajxo. Mi sidas en la tria de malsupre vico en blanka cxemizo

 

Reveninte al Kolomna ni faris fotoekspozicion pri BET-4 en la uzino. Jen gxi estas.


.