Iom pri mi

Malgranda rakonto pri mi.

 

  Mi estas Jefim Zajdman el urbo Jalta, kiu situas en Krimea duoninsulo cxe Nigra maro (Ukrainio). 
  En 1957j. mi ekstudis esperanton en E-kurso cxe mekanik-matematika fakultato de Hxarkova sxtata universitato, kiun gvidis malnova esperantisto Kotelevcev. Fininte la kurson, mi komencis korespondi esperante, sed ne pli. Nur en la 1961, kiam mi translokigxis al apudmoskva urbo Kolomna, mi komencis aktivi: kreis junularan E-grupon  kaj komencis traduki kantojn el la rusa al esperanto, cxar tiam ili fakte forestis. Nun estas cxirkaux 100 tradukitaj de mi kantoj.  
 Baldaux fondigxis SEJM(Sovetia junulara esperanto-movado), kies unua gvidanto de kultura fako mi estis.          Reveninte al Jalta en 1974, mi baldaux kreis junularan E-grupon "TERO" (turista E-rondo), kiu poste igxis E-klubo "Tero". En 1979j. la klubo lancxis E-festivalon "Velura sezono", kiu estis unu el la plej popularaj arangxoj de esperantistoj en tiama Sovetunio. Post "perestrojko" estis 16-jara pauxzo, dum kiu la festivalo ne okazis. En 2004j. okazis la 10-a "Velura sezono" kaj en 2009 estis la 14-a. 
 Cxe la klubo nun estas E-teatro "Improvizo" de Svetlana Kravcova kaj teatra E-studio, kiun gvidas Olga Mosxkina. Mi estas esperanto-menagxero de la teatro kaj studio. Septembre en Jalta okazadas Internacia arta E-festivalo "Velura sezono", kies cxeforganizanto mi estas. Krome mi estas kunorganizanto de "Internaciaj E-tagnoktoj" en Krimeo. Anoncon de la arangxoj rigardu en cxi retejo. 
  Cxe la klubo estas ankaux sekcio de esperanto-turismo, kiu situas en ejo de jalta montara klubo. 
  En UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) mi cxi-jare ekgvidis artan fakon

 Dekomence la pagxaron mi planis  krei precipe por la Libro, sed poste decidis aldoni multon alian.  Nun estas nur parto de la aliaj  materialoj.