IET (Internaciaj esperanto-tagnoktoj) en Krimeo!

En 2008 okazis IET-1, unua komuna E-arangxo de ukrainanoj kaj rusianoj. Gxin organizis jalta E-klubo kun helpo de Rusia E-Unio. Gxin partoprenis 180 esperantistoj. Dum la arangxo okazis establo de Esperanto-aleo en la apuda unika subakva muzeo. En la aleo aperis unuaj du bustoj: de L.Zmenhof kaj blinda vojagxanto Vasilij Erosxenko. *********************************************************************** IET-2 okazis en 2010, gxin organizis jalta kaj novosibirska E-kluboj. En la aleo aperis tria busto, de la fama sveda E-pioniro Valdemar Langlet. Rakonton pri li legu en artikolo "Jalta - unu el luliloj de tutmonda E-movado" de www.velura.net *********************************************************************** Sekva IET okazos en 2012 jaro 1-10-an de julio.


         Bonvenon al senviza Ukrainio!

      La  aranĝo okazas en Tarĥankut – la plej okcidenta parto de Krimeo,  kie civilizacio ankoraŭ ne defektis naturon. Pri ambaux arangxoj vi povas multon legi kaj vidi en www.esperanto.net/iet2010

  
Яндекс.Метрика