Pri Valerij Jerohxin...kaj ne nur pri li

Novelo pri eminenta esperantisto

                                             

  En komenca periodo de mia E-vivo mi sukcesis konatiĝi kun multaj eminentaj esperantistoj, kiuj estis vivaj tiam. Ĉiuj ili, mi certas, okupos indan lokon en estonta E-enciklopedio. Sed mi volas rakonti pri unu el verŝajne nemalmultaj samideanoj, kiuj ne havas grandajn sciencajn titolojn aŭ verkojn, farintaj ilin konataj al esperantistaro. Pro sia modesteco ili tute ne estas konataj al esperanta publiko eĉ en sia lando, sed nerimarkeble kontribuas al la movado dank' al sia neordinareco kaj aŭtoritato en la eksteraj rondoj.

 Tio estis antaŭlonge, en fino de la 60-aj jaroj. Tiam mi loĝis en apudmoskva urbo Kolomna, kie jam kelkajn jarojn agis aktiva junulara E-grupo.  Mi babilis kun iu konato, kiam li subite ion rememoris kaj emocie eldiris:

 - Mi hodiaŭ parolis en kafejo kun iu tre interesa homo. Li legis eksterlandajn gazetojn, sidante ĉe la sama tablo, kaj al mia demando, kiujn fremdajn lingvojn li posedas, nomis kelkajn.

 - Do, kio vin impresis, multaj ja scias po kelkaj fremdaj lingvoj - replikis mi.

 - Sed inter tiuj estis ankaŭ esperanto kaj al la demando, kiun lingvon li plej ŝatas, respondis -  Esperanton. Evidentiĝis, ke li tute ne konas aliajn esperantistojn en la urbo.

   Venis mia vico ekmiri. Ĉu vere en la urbo estas bona esperantisto, kiun mi ne konas? Ja mi alkutimiĝis, ke ĉiuj kolomnaj esperantistoj estas miaj lernantoj. Do, kaptinte informon, ke la homo estas Valerij Jeroĥin, instruisto de muziko en la muzika lernejo, mi tuj kuris tien.

   En la lernejo mi vere trovis tiun homon. Li aĝis ĉ.35-jarojn kaj aspektis sufiĉe ordinara je la unua impreso - kun okulvitroj, kalveta, kun ventreto.  Al mia demando en la rusa, ĉu li parolas esperante, respondis jese, ankaŭ ruse.

 - Do, ĉu ni parolu? - proponis mi, ĉi-foje esperante.  - Volonte - respondis li.

 Kaj ni komencis. Mi uzis ĉiam pli kaj pli malfacilajn parolturnojn kaj li respondis eĉ per la pli komplikaj. Ni simple ĝuis la lingvon interparolante! Tiel ni konatiĝis.

 Li estis kabineda esperantisto, ne la movadano. Li eĉ iam diris al mi, ke ne aktivas, ĉar esperanto tutegale venkos sen lia helpo. Sed li estis tre aŭtoritata por mi, ĉar pri multo li estis pli sperta, eĉ pri tio, kio estis en sfero de miaj interesoj kaj inklinoj. Ekzemple, muzike mi "edukiĝis" je ĵazo, multon sciis pri ĝi. Sed evidentiĝis, ke li estas faka specialisto pri ĵazo.   

     Poste mi ofte interesiĝis pri lia esperantistiĝo kaj ĉiam aŭdis ion novan por mi. La lingvon li ekstudis antaŭ la Tutmonda festivalo de junularo kaj studentoj, kiu okazis en Moskvo en la 1957-a. Tiam al la festivalo intencis veni multaj eksterlandaj esperantistoj kaj la registaro deziris montri, ke esperanto en Sovetunio ekzistas. La movado nur komencis reaperi. Apartaj iamaj aktivuloj revenis el ekzillokoj, malliberejoj kaj iuj el ili provis instrui la lingvon. La novaj esperantistoj estis unuopaj. Valerij, kiu tiam studis en Moskvo en la ŝtata konservatorio, trovis iun lernolibron de esperanto kaj trastudis ĝin. Li pensis tiam, ke li estas unusola nova esperantisto en Sovetunio. Dum la festivalo li ekaŭdis surstrate paroladon en esperanto - estis grupo de junaj esperantistoj el okcidenta Germanio - aliris kaj iĝis interpretisto por ili. Post unu jaro en la centra Muzeo de muzika kulturo oni ekinteresiĝis pri taglibro de fama komponisto Taneev, kiun tiu dum duonjaro verkis  en Esperanto, kaj kiam hazarde eksciis, ke Valerij posedas la lingvon, proponis al li traduki la taglibron al la rusa - estis la unua perlaboraĵo de la tiama studento Jeroĥin. 

   Iam mi venis al li kun interesega artikolo en la fama gazeto Ђ??????? ????????ї (Tekniko de junularo). Temis pri juna esperantisto el Irkutsk, kiun iu moskva psikologo hipnotis kaj sugestis, ke tiu estas en fora estonto. La junulo ekparolis esperante kaj miris, ke oni apud li ĝis nun parolas ruse. Li povis paroli ruse, sed ne komprenis frazojn, kiuj entenis idiomojn. La artikolo aludis je kosmopolitismo de esperanto. Ja oni eĉ sian lingvon povas forgesi - jen kio povas okazi, se propagandi esperanton. Valerij ekrigardis la artikolon, ekridetis kaj komencis rakonti detalojn pri la okazintaĵo. Evidentiĝis, ke la junulo estis lia  E-lernanto.

    Jeroĥin estas vera rusa intelektulo en la plej bona senco de la vorto. Vere talenta, scianta multon pri multo. Kion mi povas aldoni?  Loĝante en Kolomna, li laboris en Moskvo - estis unu el redaktoroj de la  centra eldonejo "M?????". Kelkfoje semajne li veturis al la laborejo per elektrotrajno (tien-reen dum ĉ.5 horoj). 

  Mi jam delonge ne vidis lin. Kion li faras nun? Se mi scius lian telefonnumeron, mi, kredu min, tuj telefonus al li... Hoj, mi ja povus telefoni al Leonid Borisov, kiu ankaŭ loĝas en Kolomna kaj nepre devas ĉion scii pri Valerij. Malmultaj jam konas nun  Leĉjon, sed en 70-80-aj jaroj lia gitaro priservis multajn E-tendarojn.

 - "Halo, Loĉjo, saluton, kara! Mi volas mirigi vin - hieraŭ tute neatendite aperis deziro verki  pri Valera al E-gazeto. Mi nur volas demandi, pri kio li okupiĝas nun, kie laboras?

 - "Pri kio okupiĝas? - audiĝis responde - pri muziko, certe. Kie laboras? Hejme. Li ja  estas doktoro de  artscienco".

 - Kiam li fariĝis la doktoro? Antaŭ kelkaj jaroj li eĉ kandidato ne estis. Aŭ li simple modeste prisilentis?

-        Jes, ne estis. Oni, sciante liajn meritojn, igis lin defendi la doktoran sen la kandidata.

     Kion do aldoni? Mi volis skribi pri iu ordinara sentitola esperantisto, sed jen kio li estas nun. Ĉu povus esti pli bona fino? TamenЕ

  Ĉi-somere mi partoprenis IVERO-3 (Ivanova veterana E-renkontiĝo), de kie veturi  al Kolomna - "mansvingi", tiom pli, ke  la renkontiĝon partoprenis ankaŭ Loĉjo. Do ni veturis al Kolomna kune kaj al  Valerij  venis ankaŭ duope. Ĉetabla konversacio rapide vigliĝis - helpis abunda drinkaĵo. Mi penis resti sobra por ne fiaskigi la intervjuadon, kion mi ne povas diri pri la aliaj viroj. Pridemandi iĝis pli kaj pli malfacile. Al ĉiuj demandoj Valerij reagis tre emocie: eksplodoj de rido kaj gestado intermitigis la frazojn. Kun peno mi eltiradis pecetojn de liaj rememoroj. Tamen iom sukcesis.

  Dekomence detalojn pri lia esperantistiĝo. Li rememoris, ke en 1956 jaro, baldaŭ post la nokta raporto de Nikita Ĥruŝĉov pri la Уkulto de personecoФ,  li ekvidis en la konservatoria biblioteko gazetan artikolon, en kiu estis mencio pri esperanto lige kun la  okazonta Festivalo. Strange - ekpensis li - la lingvo aperis antaŭ 70 jaroj, sed mi neniam aŭdis pri ĝi. Li tuj vizitis la ŝtatan bibliotekon, trovisiun antaŭrevolucian E-lernolibron kaj reskribis ĝin plene, kun la vortaro. Preskaŭ samtempe en apuda brokantejo trovis dikan "Fundamenta krestomatio" kaj parkerigis ĝin. Tiamaniere li ekposedis la lingvon.  Tiutempe li sciis ankaŭ nur la germanan.

      La dua mia demando estis pri la okazintaĵo en Irkutsk. Li insiste rifuzis, ke instruis tie esperanton, eĉ al la junulo, kiu en hipnota stato ekparolis esperante. УMi nur rakontadis dum la vesperaj babiladoj pri muziko, esperanto ktpФ - ripetadis li. Tiumomente lia edzino  proponis aŭdigi kasedon, alsenditan antaŭnelonge el Irkutsk. La kasedo entenis radiointervjuon kun fama pedagogo de muziko, ĵazisto Vladimir Romanenko. Li rakontis pri siaj junecaj jaroj, kiam studis en muzika lernejo kaj okupiĝis pri ĵazo. La rakonton intermitigis liaj ĵazaj improvizoj per harmoniko. Mi eĉ ne imagis, ke per tiu ĉi muzikilo eblas tiel brile ĵazumi. Poste li ekparolis pri rimarkinda homo - sia instruisto de muziko Valerij Jeroĥin. Rakontis, kiel en ties ĉambro ofte kolektiĝis junularo kaj dum konsumo de sekaj vinoj ĝismatene aŭskultis rakontojn de Jeroĥin pri muziko, esperanto k.a. temoj. Tiamaniere li ellernis esperanton. Krom li la lingvon ellernis Vladislav Okladnikov, nuna profesoro de medicino, kaj poeto Igorj Golubev.

      Vino ne permesis finaŭskulti la kasedon, sed la geedzoj unuvoĉe komencis rakonti pri Vladimir kaj jen kion mi eksciis pri tiu ĉi nia samideano. Li estas eminenta muzikedukisto, ĝuste li edukis venkinton de Ĉajkovskij-konkurso pianiston Denis Mac?ev. Iam en iu vilaĝo li trovis familion, kie cxiuj 7 fratoj Oveĉkin estis talentaj muzikistoj. Do li kreis ensemblon "7 Semionoj", kiu en komenco de 80-aj jaroj  fariĝis tre populara. Estis tiuj fratoj, kiuj poste plenfamilie, kun la patrino, provis forpeli aviadilon eksterlanden. Rezulte iuj el ili estis pafmortigitaj en la aviadilo, iuj poste enprizonigitaj. Estis eĉ filmo "Patrino" pri tio, kie ĉefan rolon de la patrino plenumas Mordjukova.

  Restas nur  aldoni, ke Valerij nun estas gvida scienca laboranto de la ŝtata Instituto pri artscienco. Lia ĉefa scienca verko estas "De musica instrumentalis (Germanio 1960-1980)". Li perfekte scias kelkajn fremdajn lingvojn, tradukis al la rusa librojn "????" (el la angla), "????????? ????? ? ???????????? ?????????? ????Ф(el la germana), "????????? ???????? ? ??????? ??????Ф(el la germana), kaj el la rusa al la angla "Conversations with Witold  Lutoslavskij".  Interesa fakto: kiam la eldonejo "??????",  kie li estis redaktoro, okupiĝis pri eldono de  3-voluma taglibro de Tanejev kaj alportis al li tradukon de la esperanta parto, li ekvidis sian laboron, plenumitan en juneco.   Ĵus trafis min penso -  AIS povus fieri pri tia ano. 


Valerij en 1979 jaro

яндекс.ћетрика