Rugxa Giebbels aux Tri sagoj kontraux la svastiko

Pri rimarkinda vivo de fama sciencisto esperantisto Sergej Cxahxotin - prelego en JES (Zakopane, 2010)

        Antaŭ multaj jaroj, kiam mi loĝis apud Moskvo en urbo Kolomna kaj gvidis tie junularan E-grupon, ni grupe ofte feturadis al Moskvo por renkontiĝi tie kun famaj esperantistoj. Verŝajne la plej neordinara el ili estis prof. Ĉahotin.

       Sergej Ĉxaĥotin nask. en 1883 en Turkujo en familio de rusa konsulo. Kiam li estis knabo, lia vartistino kantis al li en esperanto, li balbutis esperante, sed pensis, ke tio estas itala lingvo. Kiam li estis 10-jara, la familio transveturis al Odeso, kie li finis gimnazion. Odesa E-klubo estis tiam unu el la plej aktivaj en la mondo kaj la esperantistoj ne nur allogis lin per esperanto, ili interesigis lin pri multaj ideoj, ankaŭ pri socialismo.                      

     Post la gimnazio li ekstudis en biologia fakultato de la Moskva Universitato. En 1902 en la universitato komenciĝis studentaj strikoj kaj Sergej estis en la unuaj vicoj. La caro ordonis elpeli el la universitato ĉiujn ribelantojn kaj elsendi al la loĝlokoj. Sergeon oni elsendis al Turkujo. Li ial tre fieris pri la partopreno en la striko.

    Baldaŭ li translokoĝis al Germanio, kie tiutempe la granda Rentgen inventis iks-radiojn. La rentgenaj radioj, penetrante vivan ĉelon, detruas ĝin, kio ne permesas uzi ĝin por biologiaj esploroj. Por solvi la problemon bezonatis scioj en diversaj sciencaj kampoj. Biofizikon Sergeo studis en laboratorio de Rentgen, zoologion ĉe prof. Buĉli kaj filozofion en la fama Gelderberg-universitato. En 1907 jaro 24-jara Sergej Ĉahotin ricevis doktoran sciencan gradon pri zoologio kaj post duonjaro pri filozofio. Ankaux pri sia studado en Gelderberg-universitato lit tre fieris.

   Kaj poste komenciĝis aventuroj -  li trafis de unu komplika historio al alia. En 1906 li kun belulino-edzino pasigis la mielan monaton en insulo Korsiko, kie okupiĝis pri pentrado. Kaj trafis en manojn de banditoj. Por  liberigi ilin oni sendis liajn pentraĵojn al Parizo kaj, vendinte tie en aŭkcio, elaĉetis ilin. Sed li baldaŭ trafis pli danĝeran situacion. 

   En 1908 li translokiĝis al  Messina por estri katedron en la universitato kaj ĝuste tiam okazis la fama tertremo.  Nokte li vekiĝis  sub falinta tegmento. Li sukcesis elrampi, sed iĝis ĝiba. Rezulte de forta nerva streĉo en lia menso naskiĝis invento. Antaŭ la akcidento li tralegis en libro de R.Viĥrov Patologio de ĉelo, ke ĉiuj ĉefaj leĝoj de vivo enestas en ĉelo. Ŝamtempe li tiam meditis pri ideo de Klod Bernar, ke ankaŭ en biologio necesas eksperimenti same kiel en fiziko kaj kemio (malakceptata tiam penso).  Dum la oreracio en lia cerbo turniĝis penso, ke ĉelon necesas operacii, sed per metodoj de mikrokirurgio. De la ideo ĝis ĝia realigo pasis 4 longaj jaroj.     

    Post la cara manifesto de  1905-a jaro Ĉaĥotin revenis al Rusujo por labori en laboratorio de Pavlov. Kreinte mikroinstrumentojn, li fariĝas unua en la mondo mikrokirurgo. La iloj estis ne sufiĉe taŭgaj kaj iam ĉeloj pereis.  Kaj li inventis mikroradian ilon. Li sendis rentgenajn radiojn tra trueto en disko kaj kolektis ilin en punkton kun helpo de kvarca linso.  Simple kaj genie! Akad.Pavlov proponis lin je Nobelpremio, sed al sovetianoj oni rifuzis aljuĝi la premion ĝis 1950 jaro. ( Ĉaĥotin ekde 1922 j. jam estis civitano sovetia).

En 1914 Ĉaĥotin forveturis eksterlanden. Li pensis por nelonge, sed okazis por 40 jaroj. En Berlino li organizis eldonadon de porsovetia ĵurnalo Nakanune agitis rusajn elmigrintojn reveni al patrujo.  Baldaŭ oni invitis lin estri fakon de labororganizo en la sovetia ambasadejo en Berlino (ĝuste tiam li ricevis la sovetian civitanecon). En 1938 aperis lia libro  "Organisation Rationelle De La Recherche Scientifique". Li iĝis fondinto de  scienca organizado de laboro. Mi tion sentis dum vizitoj al li. En lia ĉambro surmure pendis manfarita ciferplato, sur kiu, kiam li forestis hejme, aperis noto pri kie kaj kiam li revenos.

  En 1927 li forveturis al Genuo??, kie okupiĝis pri problemoj de onkologio. En 1930-1933 okupiĝis pri sciencaj esploroj en Gejdelberg.  En 1930 laŭ propono de A.Ejnŝtejn oni aljuĝis al Ĉaĥotin premion de Esplora korporacio.

   Ĉaĥotin trovis, ke eĉ unuĉeluloj havas memorkapablon kaj kondiĉajn refleksojn. En roma laboratorio li okupiĝis pri eksperimentoj je ovoj de maraj erinacoj??? Li  komencis preni nur virinajn ovoĉelojn kaj por rolo de spermatozoido uzi ultrafioletan radion. La ĉeloj komencis dividiĝi kaj naskiĝis maraj erinacoj, kiuj havis patrinon, sed ne patron. Tio estis grava genetika malkovro. Sciencistoj el Papa Akademio skribis, ke verŝajne same okazis la virta gravediĝo: radioj de la Sankta Spirito trafis uteron de Maria kaj ŝi naskis Jesuon. Por ĉi eltrovo Ĉaĥotin ricevis premion de Papa Akademio.

   Estante en Romo, Ĉxaĥotin observis marŝon de faŝistaj taĉmentoj al Romo, post kiu la reĝo fordonis regon al Mussolini. Lin kiel scienciston interesis konduto de homamasoj. Faŝistaj salutoj, paradoj kreadis en homoj respondrefleksojn kaj rezulte subiĝo al Mussolini. En la amaso homoj similis ĉelojn. Kiam faŝisto enpaŝis bierejon kaj salutis, homoj aŭtomate resalutis lin. Siajn observojn Ĉaĥotin daŭrigis en Germanio antaŭ la faŝista ekrego. Li vidis, kiel lerte faŝistoj uzis reflekson de timo ( ekzemple, estas konata fakto, ke kvazaŭ estis perdita dokumento, en kiu kontraŭ ĉiu agospeco de la kontraŭloj tiujn atendas severa puno. La dokumento trafis gazetaron).  Tiujn observojn li priskribis en ĉefa sia verko Perforto super homamasoj per politika propaganda (La Viol Des Foules Par La Propagande Politique). La libro aperis en Parizo en 1938, la dua eldono en 1939. La libron li dediĉis al sia amiko Gerbert Welss. La libron oni poste ofte reeldonis  (lastan fojon en 1971) en la franca, angla, sed, ho ve, ne en la rusa. En Moskvo oni komprenis, ke ankaŭ komunistoj uzas politikan propagandon. Post la milito la libro estis surtabla ĉe ministroj de De Goll.

    Ĉaĥotin estis ne nur teoriulo, sed ankaŭ batalanto. Eble Don Kiĥot. Li veturis al Germanio por batali kontraŭ faŝismo. En 1932 li kreis 3 sagoj en cirklo simbolon de kontrauxfaŝista organizaĵo Fera fronto (Die Eiserne Front),  organizita de Social-Demokratia Partio kune kun Katolika Centra Partio. Ĉaĥotin fariĝis ĉefo pri propagando de tiu ĉi organizaĵo. 3 sagoj oni interpretas diversmaniere. Unue 3 sagoj kontraŭ malamikoj de demokratio: komunismo, monarkio kaj nacional-socialismo. Aliel: 3 fortoj de laborista movado: partio, sindikatoj kaj  Reichsbanner Schwarz-Rot-Gold   kiel simboloj de politika, ekonomia kaj fizika fortoj. Sago simbolas moviĝon al celo, ŝangojn. En nia dinamika mondo sagoj estas unu el la plej multenombraj  signoj (en la komputila klavaro estas pli ol 10).

  Faŝistoj en Germanio ofte pentris svastikon sur dommuroj, bariloj, trajnvagonoj. Knabaro, petolante, kopiis ĝin kaj tiamaniere ĝi estis ĉie videbla. Anoj kaj adeptoj de la Fera fronto komencis pentri super la svastikoj la 3 sagojn el maldekstra malsupra angulo al la dekstra supra. Tia direkto signifas juneco, disvolviĝo supren, progreso.  Rezulte ankaŭ la knabaro kun plezuro komencis pentri la sagojn super la svastiko. Faŝistoj provis kontraŭbatali, farante el la sagoj ombrelojn (simbolo de etburĝeco), sed super la ombreloj denove aperadis la sagoj. Samtempe en tiu ĉi psikologia milito aktiviĝis kontraŭstaro al ŝtormuloj sur stratoj. Laboristaj taĉmentoj kaptis kaj batis ilin.

 

 Ĉaĥotin organizadis demonstraciojn, protestomitingoj, eldonis en la germane libron 3 sagoj kontraŭ svastiko, sur kies kovrilo estis pentrita Gitler, forkuranta de la sagoj de laboristoj. Li gvidis la balotojn de 7 urboj, inkluzive grandega urbo Hamburg, kaj faŝistoj malvenkis. Post tiam Gitler sin turnis la la kanclero kun peto ŝanĝi la konstitucion malpermesi liberan propagandon sur stratoj. Post tiam li komencis lui grandajn halojn kaj tie daŭrigis sian propagandon. Post duonjaro li venkis. 

    En 1933 post venko de faŝistoj Ĉaĥotin  veturis al Danio, de tie al Parizo, kie laboris en Instituto de fizik-kemia biologio. Por la sciencaj atingoj li ricevis premiojn de Franca Scienca Akademio (1936) kaj Pariza Medicina Akademio (1938). Germanoj okupis Francion kaj li trafis al koncentrejo, sed post jaro francaj sciencistoj liberigas lin.

 

   Finiĝis la milito. Ĉaĥotin okupiĝas pri porpaca movado, li kune kun Ĵulio Kuri gvidis  Porpacan Komitaton, kreis kontraŭmilitan simbolon superstrekitan bombon.

   Kaj li revenis al sia ŝatata lingvo esperanto.   Ĉie, kien li alveturadis, li dekomence renkontiĝis kun esperantiastoj. Tuj kiam li komencis okupiĝi pri scienco, li estis malkontenta, ke en scienco ne estas komuna lingvo. Iam tiu estis latina lingvo, do necesas ĉion traduki al esperanto kaj disvastigi ĉi lingvon. Li asertis, ke plej forte lingva diverseco disigas sciencistojn. Ĉaĥotin parolis kelkajn lingvojn. Multaj liaj artikoloj aperis en esperanto. Kaj iun tempon li estis eĉ prezidanto de la Tutmonda Asocio de esperantistoj-sciencistoj.

    En 1958 jaro 75-jara Ĉaĥotin revenis hejmen. Li fariĝis gvidanto de biologia laboratorio, honora doktoro de la Scienca Akademio. Sed la registaro ne fidis al li. Kaj kiam en 1962 en Anglio okazis internacia simpozo lige kun 50-jara jubileo de lia metodo operacii celojn, oni simple ne ellasis lin el la lando. Lia laboratorio estis en lia ĉambro. Tie ofte okazis neformalaj renkontiĝoj, kie oni priparolis frenezajn ideojn de Ĉahotin, ankaŭ politikajn. Ekzemple post vizito de Nikita Ĥruŝĉov al Usono Ĉaĥotin verkis libron Ŝaka partio de Nikita Ĥruŝĉov kontraŭ amerika imperialismo, kiun oni montris al filino de Ĥruŝĉov kaj ŝi ne rekomendis montri ĝin al la patro.

    En 1963 en la Akademio de Sciencoj oni solenis lian 80-jaran jubileon. Mi konservis la invitilon.  Ĉaĥotin mortis en Moskvo en 1973, kiam li estis jam 90-jara.

 Pri miaj personaj kontaktoj kun Sergeo Cxahxotin  mi skribos aparte en la Rememoroj.


Rara malnova foto de Sergej Cxahxotin. Sur la jako estas videblaj E-insigno kaj la kontrauxmilita insigno.

.